Job 10

1Tedis al mia animo mia vivo; Mi fordonos min al mia plendado; Mi parolos en la malĝojeco de mia animo. 2Mi diros al Dio: Ne kondamnu min, Sciigu al mi, pro kio Vi malpacas kontraŭ mi. 3Ĉu Vi trovas tion bona, ke Vi turmentas, Ke Vi forpuŝas la laboritaĵon de Viaj manoj, Sendas brilon sur la entreprenon de malpiuloj? 4Ĉu Vi havas okulojn karnajn, Kaj ĉu Vi rigardas, kiel homo rigardas? 5Ĉu Viaj tagoj estas kiel la tagoj de homo, Aŭ ĉu Viaj jaroj estas kiel la vivtempo de homo, 6Ke Vi serĉas mian kulpon Kaj penas trovi mian pekon, 7Kvankam Vi scias, ke mi ne estas malbonagulo, Sed el Via mano neniu povas savi? 8Viaj manoj min formis kaj faris min tutan ĉirkaŭe, Kaj tamen Vi min pereigas! 9Rememoru, ke kiel argilon Vi min prilaboris; Kaj Vi returne faros min polvo. 10Vi elverŝis ja min kiel lakton, Kaj kiel fromaĝon Vi min kundensigis. 11Per haŭto kaj karno Vi min vestis, Per ostoj kaj tendenoj Vi min plektis. 12Vivon kaj bonon Vi donis al mi, Kaj Via prizorgado gardis mian spiriton. 13Sed ĉi tion Vi kaŝis en Via koro; Mi scias, ke Vi tion intencis: 14Se mi pekos, Vi tion rimarkos sur mi, Kaj mian pekon Vi ne lasos senpuna. 15Se mi agis malbone, ve al mi! Se mi estas prava, mi ne povas tamen levi mian kapon, Estante tute humiligita Kaj vidante mian mizeron. 16Se ĝi leviĝas, Vi ĉasas min kiel leono, Kaj denove montras sur mi Vian mirindan potencon. 17Vi elmetas kontraŭ mi novajn atestojn, Plifortigas Vian koleron kontraŭ mi; Nova armeo min atakas. 18Por kio Vi elirigis min el la ventro? Ho, se mi estus pereinta, ke nenies okulo min vidu! 19Tiam mi estus kiel ne estinta; El la ventro mi estus transportita en la tombon. 20Mia vivo estas ja mallonga; Ĉesu do, lasu min libera, por ke mi iom revigliĝu, 21Antaŭ ol mi foriros senrevene En la landon de mallumo kaj de morta ombro, 22En la landon, kie la lumo estas kiel mallumo, Kie estas morta ombro kaj senordeco, Kie estas lume kiel en mallumego.

Copyright information for Esperanto